Wednesday, December 07, 2005

Kosma Antauxverkajxo



Saluton al cxia kobana aux malkobana retumanto! Bonvenon al vi cxiuj, kie ajn vi trovigxu konektita en la tuta galaksio ! Jen unua versio de blogo pri la vasta universo de la stelvojistoj…

La cxi-tiu versio celas farigxi informiga revuo pri eventoj cxu okazintaj cxu okazantaj en la Tribzono kaj ecx plifore. Plue ankaux temas pri provverkajxo taksonta mian kompetencon pri blogaj fakoj, sed tion mi starigas ne tiom diskoniginde ! Tamen diskonigindaj estas ja kelkaj aferoj.

Unue, mi elektis la x-sistemon, la anstatauxigilo kiun mi preferas.

Due, ne forgesu ke kunlaborantaj kobanoj partoprenas la verkadon de enketoj, esploroj, ekskurcioj, intervjuoj, traduklaboroj cxie en la Tribzono. Pro fidelecemo je la artikoloj certe aperos plejofte kompreneblaj slang-esprimoj; ne ofendigxu! Baldaux eblos kelkfoje aperi artikoloj en alilingvoj el la Tribzono kiel la Jxa-Terana (je antikva formo) aux la Maj-latina el Tlalok ; multe pli malofte la Babilona.

Trie, kaj plejdirinde, homoj kaj samideanoj, al vi mi alparolas, ne temas pri kontrauxema aux Id-tipa movado; la PHL (Proviza Homlabor’) unumembra organizo, kies mallongiga literaro ecx rilatas al « privata sxerco », zorgos pri disretiga proceso de la Stelvojistoj kaj esperantas ke ceteramikaj ge-rolludantoj devige aligxos al la esper-lingvo por dehavi sekretajn informojn pri ontaj aventuroj...

0 Comments:

Post a Comment

<< Home